ESPERANTO 2.0

Enmomentaj agadoj

2008-09-07

La membrokvanto de UEA plu ŝrumpas

Per granda fortostreĉo UEA sukcesis pasintjare superi la magian limon de 6.000 individuaj membroj. La fina sumo por la jaro 2007 iĝis 6.011 individuaj membroj. En la jaro 2008 UEA evidente ne plu povos atingi la magian limon, ĉar fine de aŭgusto la membrostatistiko postrestis la pasintjaran je 266. Tamen la kvanto de aligitaj membroj altiĝas, ĉefe pro tio, ke Hungaria Esperanto-Asocio ĉi-jare raportis dekoble pli da membroj ol pasintjare. (...)
clipped from www.liberafolio.org

Kvankam la kvanto de individuaj membroj malkreskas, la suma kvanto de membroj en UEA ĉi-jare estos pli alta ol pasintjare, pro kresko en la kvanto de aliĝintaj membroj, atentigas Osmo Buller.

- Kelkaj landoj ankoraŭ ne pagis por aligitaj membroj, sed jam nun la nombro (11.405) estas preskaŭ sama kiel fine de 2007 (11.477). Aldoniĝos ankoraŭ ĉ. 400 aligitaj membroj, tiel ke la fina sumo estos ĉ. 300 pli granda ol en 2007. Aligitaj membroj plimultiĝis dank' al Hungaria E-Asocio, kiu pagis por 1.348 membroj kaj en 2007 nur por 142. Tio kovras la fakton, ke en multaj landoj la nombroj malkreskis.

0 komentoj:

Redaktu je viaj necesoj kaj enmetu en vian retejon!

Sendu al mi/ni videan mesaĝon!

Kontaktu min!

Subjekto: *
Nomo: *
Retadreso: *
Teksto: *

* NecesaKrei vian letersendilon