Pri komunikado ekstermovada
Depost mia deĵoriĝo ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio, mi nur nun, okaze de Esperanto Tago (15an de decembro) iniciatis pli vastan eksteran kampanjon komunikan celinte komunikilojn naciajn kaj landajn. Pli ol 30 faksoj, ĉirkaŭ 50 retpoŝtleteroj estis dissenditaj laŭ diversaj konceptoj - pri kiuj mi parolas nur mallaŭte...
La komunikaĵon pri Esperanto Tago mi tiel vortumis, ke ĝi enhavu kelkajn interesajn informojn pri Esperanto. Asertojn pri tiaj altiraj karakterizoj de la lingvo, kiuj - espereble - ankaŭ al laikaj ĵurnalistoj estu allogaj ene de la hungaria medio. Jen kelkaj:
1. Ĉu vi sciis, ke Kuglo (Google) serĉas ankaŭ en esperantlingvaj paĝoj krom la pliaj 43 naciaj lingvoj?
2. Ĉu vi sciis ke ekzistas tia komunum-portalo, nome IPERNITY, kiu tradukiĝas al ĉina helpe de ĝia esperenta spaco?
3. Ĉu vi sciis, ke inter la lingvoekzamenintoj Esperanto estas la tria plej populara lingvo tuj post la angla kaj germana? Ĉiujare pli ol 5.000 gestudantoj metas ŝtatrekonatan lingvoekzamenon pri Esperanto...
4. Ĉu vi sciis, ke la 6an de januaro 2004 Esperanto estis deklarita vivanta lingvo de la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio? (...)
Kaj en la daŭrigo de komunikaĵo mi priskribis la programon de la Zamenhof festotago kaj kelkajn kontaktinformojn. Jen la metodo klasika, kiam la organizanto indirekte alparolas komunikilojn per komunikaĵoj, sen ia ajn persona kontakto. Kia estis la metodo, tia estis la efiko: preskaŭ senrezulta! En la kazo de grandaj, tutlandaj ĵurnaloj, televidoj, radioj kaj retpaĝoj tiaspecaj komunikoj nur malofte transpaŝas ilian incitosojlon (ĉe lokaj pli efikas).
Entute mi kontaktis ĉ. 40 redakciojn, el inter kiuj nur du respondis, kaj ankaŭ tiuj nur tial, por diri ke bedaŭrinde ili ne povas okupiĝi pri la evento. La redaktoro de iu retĵurnalo diris, ke ili ne havas kiun sendi al la aranĝaĵo, iu alia (redaktoro de komerca televido) pli rekte elparolis, ke la temo (Esperanto Tago) ne estas tiom interesa, ke meritus raporton; ĝi koncernas tro malmulte da televidantoj.
Pli efika, eĉ, sukcesa estis la t.n. rekta metodo, kiam mi kontaktis la plej grandan novaĵportalon el Hungario (Index.hu) kun la oferto, ke ni tradukus al esperanto iun artikolon elektitan de la redakcio, kiun ili publikigu dum la 15a de decembro.
Legi pli pri tiu ĉi iniciato ĉe la ESENCOJ pli detale.
Konkludo: la t.n. klasika metodo ne efikas en la ekstera komunikado pri esperanto, ĉefe ĉe la naciaj, grandaj komunikiloj. Oni devas trovi pli rektajn, apartajn metodojn, ekzemple tian, kia estis nia kunagado kun la portalo Index.hu. Oni ne povas atingi pli grandajn komunikilojn, ĉar - kiel asertis ankaŭ la redaktoro de komerca televido - la temo, Esperanto koncernas malmultoj. Do, en nia ekstera komunkado ni devas trovi temojn pli kuriozajn, ol koncernantajn nur la lingvon kaj Esperanto-komunumon mem. En la kazo de Hungario certe!
Pli da ideoj poste...



0 komentoj:
Post a Comment