ESPERANTO 2.0

Enmomentaj agadoj

2007-11-06

ESENCOJ - la nova informkolekta kaj novaĵportalo

Ekis sian funkciadon de testa periodo la informkolekta kaj novaĵportalo ESENCOJ, la nova interreta projekto de Hungaria Esperanto-Asocio por informi kaj esti informita pri E-movado hungara kaj internacia.

En la komenca periodo ĝi havas la jenajn rubrikojn:
* Evento
* Fono
* Fotoalbumo
* Instruado-lernado
* Literaturo
* Movado
* Opinio
* Redaktejo
* Sonmaterialo
* Video

Laŭ intencoj de redakcio, la paĝo de ESENCOJ malrapide sed certe iĝos la interreta portalo, helpe de kiu oni povos informiĝi pri ĉiu sciindaĵo, informo, opinio kaj lingva, literatura, videa, aŭdia novaĵo (ankaŭ foto!) rilatan Esperanton el Hungario kaj el la mondo.

Mi rimarkas nur duonoficiale, ke ESENCOJ transprenos pli da taskoj de tiu ĉi blogo, kiu de nun iĝos plie persona, do vera blogo, ol pseŭdooficiala afiŝejo de la oficeja gvidanto de HEA (do mi!). Espereble tio ĉi estos pli utila al la enlanda movado.

La prizorgon de ESENCOJ kunordigas la ĉiama oficeja gvidanto de HEA laŭ la taskoj priskribitaj en la statuto de organizo (valida en 2007), do nun ĝuste mi persone.

0 komentoj:

Redaktu je viaj necesoj kaj enmetu en vian retejon!

Sendu al mi/ni videan mesaĝon!

Kontaktu min!

Subjekto: *
Nomo: *
Retadreso: *
Teksto: *

* NecesaKrei vian letersendilon