Spertoj pri Esperanto en la Dua Vivo

De unu semajno mi klopodas plenenergie ekkoni kiel eble plej multe pri la tn. Dua Vivo (Second Life), kien mi registriĝis okaze de la 1a Duaviva Universala Kongreso (DVUK), kiu evento ankaŭ hodiaŭ daŭras estante dutaga. La virtuala renkontiĝo estis aranĝata en la Esperanto-Lando, kies proprietulo estas dano Erick Nykvist. Li elspezas monate ĉ. 16.000 L$ (duaviava valuto), egalvalore de ĉ. 52 usonaj dolaroj. Oni povas havi grundan proprietaĵon nur se ŝi/li estas monatkotiz-paganto, sen kio ne povus okazi tiu ĉi evento.
Al la kongreso mem registriĝis ĉirkaŭ 20 esperantistoj kaj duavivanoj el tuta mondo, kaj mi havis okazon renkonti tri gehungarojn, sed kunestas ĉe DVUK pli da usonano, braziliano, japano, italo, franco. La dutaga evento, entute 24 hora abundas en programoj. La unua tago komenciĝis per registro ĉe la landa hotelo, kie oni ricevis kongersaĵojn ankaŭ, krom la informo pri programo ankaŭ ĉemizojn, flegilojn, dancprogrametojn faritajn eksplicite je tiu ĉi virtuala evento.
Interesa estis la prelego de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA pri la interreta, pli precize duavivaj eblecoj de e-movado. Kvankam ankoraŭ havas sonproblemojn la Dua Vivo, tamen eblis aŭskulti enorde ne nur la prezentadon de s-ro Corsetti, sed ankaŭ la sinprezentiĝojn de partoprenantoj.
Kiel mi jam anoncis ankaŭ ĉi-bloge, mi instalis virtualan libroservon ofertante 15 volumojn el al reala librovendejo el la strato Kenyérmezõ, Budapeŝto. Krom la virtualaj kopioj de libroj mi faris ankaŭ katalogon pri oferto de libroj.
Post la prelego de Corsetti la evento daŭriĝis kun libera programo, ĉefe babilado pervoĉa; ĝis frua mateno oni interkonatiĝis kaj ankaŭ dancis. Ankaŭ pri tio vi povas vidi kelkajn fotojn.



0 komentoj:
Post a Comment