La sistemo taskreta
Antaŭnoto: ne troigi, eĉ la plej perfekta sistemo (taskreto) malutilas, se ĝin oni ne uzas!
Mi trapaŝis la tielnomatan provperiodon de mia deĵora tempo (tri monatoj ekde mia deĵoriĝo), kaj ŝajne mi restos ankoraŭ ĉe Hungaria Esperanto-Asocio kiel oficeja gvidanto. Ĉu bone, ĉu malbone, eble pruvos la estonteco ne tro malfrua.
Krom la ĉiutagaj farendaĵoj administraj, mi plejparte kolektadis informojn pri la nuna situacio de HEA, pri ĝia funkciado ankaŭ estrara. Mi ekkonis, pli precize mi kontaktis kaj renkontis keldekon da homoj pli malpli agemajn, kaj laŭ mia plej bona kapableco mi ekprovis ankaŭ riveli la komunikadajn kutimojn de la organizo kaj de ĝia membraro. Kial, kial ne, sed fakto ja estas: oni kutimas uzi plejparte diversajn retlistojn ene de hungaria esperanto movado. Por prinomi nur kelkajn pli grandajn, jen: eszperantoforum, instruisto, hungarioaktivas, lingvolanĉilo, kaj aliflanke esp-en-hung (ekzistas ankoraŭ pli ol dek retlistoj kun pli malmulte da listanoj, aŭ kun pli malvasta celgrupo).
Fakto estas ankaŭ, ke ne nur la decidopovuloj, sed ankaŭ la agemuloj loĝas, agadas dise en la lando, perskaŭ maleblas organizi rapidajn renkontiĝojn por decidi pri io ajn, se necesa.
Do, la tasko estis ektrovi la ĝustan kaj taŭgan rimedojn pri organizo de nia (HEA) laboro, kunordigi ĝin, kaj instali tiajn aplikaĵojn, kiuj konvenus al la supre menciitaj karakterizoj: komunikado en retlistoj/retleteroj kaj diseco enlanda. Jes, mi parolas intence pri aplikaĵoj, ĉar dank' al la 21a jarcento, preskaŭ ĉiuj uzas interreton. Kaj, ĉar al mi plaĉas la konkretaĵoj, jen la pilaborita sistemo mem...
Taskosekvilo
Danke al la servoj de Rememberthemilk mi instalis taskosekvilon ĉefe al estraranoj, kien per simpla retmesaĝo oni povas registri la novajn farendaĵojn/taskojn, al kiuj poste mi (kiel respondeculo pri administraj aferoj) povas aldoni limdatojn, notojn pri ilia daŭra plenumiĝo, surmapigitajn lokojn (kie efektive oni devas aliri por rezolvi ion ajn). Alia utilaĵo de la taskosekvilo estas, ke la personoj koncernataj pri plenumo de iu ajn farendaĵo ricevas memorigmesaĝojn retpoŝte, en diversaj mesaĝsendiloj (Skype, ICQ, Yahoo Messenger, Twitter), aŭ en formo de poŝtelefonmesaĝo (SMS), kompreneble senkoste. Taskoj preseblas laŭ semajna plano kaj elŝuteblas en diversaj aliaj formatoj (uzeblaj en Excel aŭ kiel kalendaraj eroj en Google kaj Outlook Express).
Dokumentar(ej)o
Danke al Google (Kuglo), oni povas uzi ankaŭ pli mapli malferimtajn dokumentarejojn retajn. Tie troviĝas ĉiu dokumento pri la funkciado de HEA kaj ĝia estraro: protokoloj pri estrarkunvenoj, oficialaj dokumentoj (Statuto), kaj de oktobro ankaŭ la unuopaj rezolucioj de estraro estos legeblaj kaj publikaj. Post kiam nia organizo ricevos la tribunalan ateston pri komunutileco, tiuj ĉi dokumentoj estos elŝuteblaj al ĉiuj, priserĉeble laŭ dato kaj enhavo!
Centra retpaĝo informkolekta
Samkiel la membraro en la lando, samtiel troveblas dise la interretaj informoj de diversaj agemuloj, grupoj, e-institucioj ktp. La centra retpaĝo, kiu preskaŭ finpretas, estas celanta informi esperantistojn pri en- kaj eksterlandaj novaĵoj, eventoj, sciindaĵoj rilataj ankaŭ lernadon/instruadon, teknikaĵojn/aplikaĵojn. Ĝi enhavos ankaŭ retbutikan spacon por apogi la pli simplan mendadon de eldonaĵoj ĉiutipaj en- kaj eksterlande. Do, la celo estas ekhavi tiun retpaĝon, kie oni povas ektrovi ĉiujn infromojn pri la hungaria movado kaj ne nur, ĉar tie troveblos ankaŭ babilejo, eĉ, spaco por rigardi videajn materialojn kaj aŭskulti sonmaterialojn. Kaj ankaŭ elŝuti, aĉeti e-lingvan muzikon. La lingvo de retpaĝo ĉefe estos Esperanto, tamen, ĉe ĝia dokumentara spaco oni povas legi fonmaterialojn pri Esperanto ankaŭ hungarlingve.
Hungaria Informilo
Oni rezignis nek pri la paperforma revuo Hungaria Informilo, tamen, ĝia eldoniĝo dependas de niaj (HEA) financaj povoj. Ŝajne, Informilo havos celon informi ne nur esperantistojn pri la enlanda e-movado, sed ankaŭ neparolantojn de Esperanto. Pro tio, ĝi estos dulingva, kiel eble plej belaspekta, kaj ĉiu numero estos celanta malsamajn/diversajn grupojn (ekzemple lokajn administraciojn, lernejojn, universitatojn ktp.). Por atingi tiujn ĉi celgrupojn, ja necesas al ni la kunlaboro de tn. intelektuloj de Esperanto, sen kies helpo la utileco de Hungaria Informilo estos mankhava, do ĝi povus esti nur trafenestra monelĵeto... Ĝis kiam mi ne sentos sufiĉan subtenon, mi persone ne apogos ĝian eldoniĝon.
Enhavo
Do, la sistemo pretiĝis, alvenis la tempo plenigi ĝin kun enhavo valora kaj uzebla, kaj pripensi nek momenton, ke tiu ĉi estos la pli facila parto de la laboro...



1 komentoj:
Pli au malpli frue oni devus malfermi naciajn Esperanto-asociojn
por libera (transnacia) aliĝo, ilian konkuradon tiasence igante vere libera.
Se Kroata Esperanto-Ligo (hazarda ekzemplo) estas pli simpatia, kial
mi ne povu aliĝi al ĝi, kaj kial kroatoj ne povu aliĝi al la
hungara? Esperantistoj, principe, estas nek fermitaj en sia
vivotereno, nek volas agadi nepre sen ali-etnaj esperantistoj.
Kompreneble, oni bezonas ian reprezentadon al lokaj potencoj, sed tio ne postulas, ke E-organizoj estu strikte bazitaj sur naci-ŝtata
aparteno. Sufiĉas egalece-respekta, jure ordigita rilato.
Mi komprenas, ke tiaj ideoj estas nekutimaj, kaj ankau, ke ĉiutagan
agadon bremsas kontraŭcelaj kompromisoj. Sed restas, lau mia sento, fakto, ke "LEAoj" (antaulonge kaj nun same) ne sufiĉe spronas transnaciecon de organizado. Ankaŭ tial esperantistoj ofte vivas sian
esperantistecon iom eksterorganize, tamen uzante servojn kaj helpojn
de la organizoj. Tiasence eble organizoj estas iom ekspluatataj de
simplaj esperantistoj...
La maniero de komunikado de Ladislao (n.s. László) tre plaĉas al mi, mia intenco ne estis iel ajn kritiki lin persone.
Blazio VAHA
(n.s. Waca)
Post a Comment