ESPERANTO 2.0

Enmomentaj agadoj

2007-10-09

Dua Vivo - ĉu superfluaĵo aŭ vera ebleco?

De kiam mi publikigis mian antaŭan noticon pri Dua Vivo (DV), alvenis al mi ankaŭ skeptika reago pri la sencohaveco de Dua Vivo mem. Laŭ iu opinianto, tiu ĉi virtuala spaco ne estas kaj ne povas doni pli al ĝiaj uzantoj, ol kiujn jam certigas ekzemple la Skajpo kaj diversaj mesaĝiloj. Ho ve, nur parte pravas tiu ĉi aserto.

Unue, tiu ĉi virtuala mondo en tio diferencas de la supre menciitaj komunikiloj, ke ene de ĝi la komunikado ne limigas sin je interparolo de nur du personoj. Skajpo kaj mesaĝiloj en tio havas iliajn malutilecojn, ke kaze de grupa uzado, nur du personoj povas interakti samtempe: la komunikado mem fluadas nur en unu kanalo. En DV kontraŭe, oni povas interakti samtempe en pli da manieroj (skribe, voĉe, moviĝante, gestiante kaj - eble tio gravas pleje - oni povas uzi objektojn, helpilojn prezenti siajn komunikindaĵojn).


Due, ĝuste la pleniĝo de komunikada spaco igas la homgrupojn ene de DV vere komunumoj, kie - samkiel en la Reala Vivo (RL) - oni ekhavas ankaŭ siajn trajtojn, ĝuas pri siaj diversaj roloj sociaj. Jen la plej grava aspekto, kio estas neimagebla ĉe tiuj grupoj, kies anoj fizike troviĝas dise en iu lando, aŭ eĉ, loĝas ie ajn en la mondo.

Mi serĉante rimedojn, manierojn por vivigi iomete (ne nur nome, vere!) la hungaran komunumon de esperantistoj, mi trovis tiun ĉi eblecon. Konsciante ankaŭ tion, ke estus nur troiga revo pripensi, ke niaj pli agemaj movadanoj en la proksima estonteco iĝus tiom familiecaj kun tiu ĉi Dua Vivo (kiel komunikada rimedo), ke ili registriĝus amase en ia duaviva virtualejo. Kvankam tio ne certe estus malbena evento...

Jen kelkaj fotoj faritaj dum la 1a DVUK kaj dum miaj vagadoj en la Dua Vivo.

0 komentoj:

Redaktu je viaj necesoj kaj enmetu en vian retejon!

Sendu al mi/ni videan mesaĝon!

Kontaktu min!

Subjekto: *
Nomo: *
Retadreso: *
Teksto: *

* NecesaKrei vian letersendilon