ESPERANTO 2.0

Enmomentaj agadoj

2007-09-08

Pruvo, pri KIEL NE!

Unue mi devas deklari, ke ankoraŭ mi estas deĵoranta ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio - almenaŭ mi tiel scias. Kun aŭ sen salajro - tio ankoraŭ ne gravas -, sed tio ĉi ja pravas. Due, mi havis okazon renkonti kelkajn eksprezidantojn, do mi ekscias pli kaj pli pri la malantaŭaĵoj de HEA. Ankaŭ tio ĉi certas. Kaj mi parolis ankaŭ kun la diablo mem - laŭ onidiro -, persone kun László Szilvási. Je mia miro, ankaŭ li estas komunikanta pervorte, mi ne malsuprenfalis manprenante la telefonaŭdilon kaj aŭdinte lian voĉon, kvankam mi parolis kun li dufoje. Sed nun pli malserioze, pli precize priŝerce...

Nia organizo ja estas prezidant-manĝanto, ĝis nun unu-dujare oni ekzekutis prezidantojn (espereble ne okazos la sama ankaŭ kun la nuna). Ankaŭ oficejestroj faladis kiel muŝoj. Videble, oni havis grandajn problemojn kun komunikiloj, ankaŭ kun telefonaparatoj, eĉ, ĝi ŝajne estis malamiko por ili... Alikaze ne kompreneblas, kial troviĝas tiom da komunikaĵoj paralelaj interne de organizo. Ĉiosciantoj asertadis siajn verojn nur unudirekten, sen la volo pri serioza diskuto, ŝajne tute malaperis la sopiro de ia ajn kunagado. Malfideco karakterizis la movadon. Kaj la soleca agado.

Tiu ĉi skribaĵo pruvas nenion, nur la ĝisnunan manieron priopinii ion ajn. Tiel kaj tial mi skribis ĝin: tiaj agoj superfluas kiel ĝuste mia nuna. Ĝi kondukas al nenion, solvas nenion kaj servas al nenio. Tiuj ĉi linioj pruvas nur tion, ke KIEL NE!

Pardonpetojn al ĉiuj, kiuj finlegis ilin!

---
Aldonaĵo:
Jen aserto, kiam teksto ekas sian vivon mem, pri la intencoj de verkanto oni superflue priparolas. La ĉi-supra teksto estas neniu alia, ol la kritiko de la kritikemo mem. Mi miksis intence duonfaktojn kun pseŭdofaktoj kaj jen la rezulto: la esenco mistrafiĝas, pli gravas la ebla verŝajno, ol la vereco mem. Kvankam en tiu ĉi teksto troveblas preskaŭ neniu fakto, ĝi ŝajnas tiom grandvera, kio jam ŝajnas esti la vero mem. Kia stultaĵo! Ĉi-specajn eksperimentojn ja mi devas preterlasi, alikaze mi vekiĝos je mia preterlaso... Kaj kiu volus tion?

0 komentoj:

Redaktu je viaj necesoj kaj enmetu en vian retejon!

Sendu al mi/ni videan mesaĝon!

Kontaktu min!

Subjekto: *
Nomo: *
Retadreso: *
Teksto: *

* NecesaKrei vian letersendilon