Proponoj kaj sugestoj pri la funkciado de HEA
Kaze de mia renkontiĝo kun Zoltán Szabó el Egerfarmos, vortumiĝis kelkaj proponoj. Ĉi-sube legeblas nur la resumo de nia renkonto kaj menciindas, ke la statuto de HEA donas respondojn al kelkaj sugestoj.
Regularo pri funkciado
Necesas prilabori la regularon pri funkciado de HEA, kaj pripensi ankaŭ la eblan aniĝon de geknaboj, kiuj partoprenas en la programo Lingvolanĉilo. Laŭ propono, geknaboj povu iaspece membriĝi en HEA post la sesa jaraĝo, kaj oni devus pripensi ankaŭ pri infanoj lernantaj esperanton en siaj familioj. Kiu lernas - havu ŝi/li kiom ajn aĝon -, tiu ricevu ankaŭ iaspecan membrecon.
Membraro de HEA
Kiel eble plej frue oni eku la datenaktualigon de membraro. Ĉiuj anoj ricevu membrokarton, se eblas similskalan al la nuna oficiala persona legitimilo.
Pliaj centroj - unu centro
Necesas regionaj centroj, sed ne laŭ la iamaj distriktaj komitatoj. Pli indus establi regionajn centrojn en tiuj komunumoj, kie troviĝas agemaj e-rondoj.
Statuto de la grupoj neregistritaj jure
Laŭ la statuto de HEA, ankaŭ grupo sen jura registriĝo povas iĝi asociita anrondo de organizo. Necesas prilabori la rajtojn de tiuj ĉi grup(an)oj. Plej urĝa estus priscii, ĉu ili kiajn eblecojn havas por adjudiki, aŭ iniciati subvencipetojn ekzemple al la lokaj registaroj? Kio estas la metodo administrada de ĉi-specaj iniciatoj?
Respondeculoj pri interretaj informoj
Se eblas, ĉiuj angrupoj de HEA havu ankaŭ respondeculon pri informado, kiu havas interreton, kaj kiu prizorgos ĉiumonate la paperbazan (surpaperigitan) diskonigon de tiuj sciindaĵoj, kiuj alvenas tra diversaj retlistoj, aŭ troveblas nur interrete. Tiel povas informiĝi pri novaĵoj ankaŭ tiuj, kiuj ne uzas aŭ malŝatas interreton.
Rimarko:
Tiujn ĉi proponojn iniciatis Zoltán Szabó, mi faris nenion pli, ol iomete redaktis ilin. Mi ne listigis tiujn sugestojn, pri kiuj tutcerte kaj klare dispozicias la statuto de HEA. La statuto de HEA elŝuteblas ankaŭ tie ĉi.



0 komentoj:
Post a Comment