Lingvokonaj misfrapoj
Legu plu nur se vi havas aĝon pli ol 18!
Ĉiam estas ege interesa - al mi almenaŭ - molkovri tiajn regionojn de lingvo, pri kiuj antaŭe vi havis konojn ne tro multajn. Kaze de Esperanto kaj mia lingvorego, mi ĵus atingis la erotikon (danke ankaŭ al miaj legimpresoj!): vortojn priskribantajn erotikon kaj sekson pli-malpli konkrete.
Interesa sperto estas, kiam konsciiĝas, ke - kvankam eĉ vulgaraj ili povus esti -, vortoj dualingvaj (en mia kazo tria aŭ kvara lingva) ankoraŭ ne enhavas emociajn mesaĝojn por mi, almenaŭ en figura senco. Ŝajne mi ankoraŭ ne regas tiom interne la lingvon. Sed sperto ja estas ankaŭ tio, kiam oni ricevas la unuan vortumitan vangofrapon, anstataŭ vangokiso...
Okazis, ke - danke al iu bona lingvoreganto - mi eklernis kelkajn vortojn mankantajn antaŭe el mia vortaro. Mi unuafoje renkontiĝis kun la vortoj 'stango', 'kaco' kaj 'piĉo' - inter la aliaj. Esti justa, tiuj ĉi vortoj ŝajnas al mi ankoraŭ litersignoj strange aŭdiĝantaj, sen ia ajn pli profundaj nociokampoj (escepte de 'piĉo', kiu ankaŭ hungare sonas simile).
Mi tuj aludis en iu retletero pri la ĵus havigitaj akiraĵoj lingvaj, kaj mi tuj rericevis rankoran mesaĝon pri mia vulgareco. Kvankam senintence, la reago de celpersono inseksa pravis ankaŭ tiam, se ŝi ne estas denaska e-lingvano. Do, eĉ se iomete troa estis la reago, ĝi tamen ja sperto sobriga restas. Tial naskiĝis tiu ĉi skribaĵo, por vortumi ankaŭ skribe: resti singarda kiam oni ekzercas sin pri tiaj profundaj lingvonovaĵoj... Mi ellernis la lecionon!



0 komentoj:
Post a Comment