ESPERANTO 2.0

Enmomentaj agadoj

2007-08-26

Hungara E-movado - aŭ tio, kion vi volas...

Mi ĝuste estas leginta la opiniojn de Géza Schuller, József Németh, Lajos Molnár (kaj Veronika Acsádi)*, kaj vole-nevole ankaŭ mi devas aldoni ion al diskuto, kvankam mi ĝuste de tiaj disputoj volis teni min mem flanke. Nek nun mi intencas dividi saĝecon, mi nur volus komuniki kelkajn rimarkojn, kiuj eble estos esperigaj por la profesia konstruado de organizo.

Do, laŭ sia statuto la Hungaria Esperanto Asocio nuntempe funkciadas laŭ malstreĉa celgrupo, kiu iĝas ĝin tn. kolekteca organizo. Ĝia plej granda problemo estas la neklara motivaro de enaj grupoj, individuoj, sen kio maleblas kunagadi samkontentige al ĉiuj. Por kontentigi ĉiujn necesas difini klare la diversajn agadkampojn, iliajn enhavo/ideo-spertulojn kaj kompreneble la adminsitrajn vojojn por sukcese plenumi ilin. Analoge al la ĵurnalista 5W-regulo, kaze de hungara e-movado taŭgus realigi la tn. 3K-regulon (Kial? Kiuj? Kiel?). Tiun ĉi mi povus prinomi al bildemuloj kiel movada vivarbo (ĉu tujo?), kies branĉoj vivofortas (aŭ male) nur se oni respondas (aŭ ne) al la demandoj de 3K-regulo.

Kial mi estas tamen esperema? Ĉar la estraro de HEA ekkomprenis la supre priskribitajn mankaĵojn. Tiu ĉi estas fakto kaj ĉi-aspekte tute superfluas, ke oni kiel vortumas pri ĝi.

Do, la postuloj de Géza Schuller estas ĝustaj kaj taŭgaj. Nur mankas la metodo/aŭtomatismo, per kiu oni - antaŭ la eblaj fiaskoj - povas esprimi siajn postulojn, kaj ĝustatempe komuniki ilin al la decidpovuloj. Sed tio nur tiam povas funkcii kontentige ankaŭ al Géza Schuller, se ankaŭ li ekprovus ĝustaloke kaj ĝustatempe vortumi siajn postulojn. Temas ĉi-tie pri nenia diableco, mi parolas pri la nura interna komunikado de organizo. Nepejorative: temas pri la validig-kapablo de interesoj, kiun povas helpi ankaŭ la ĉiama oficejestro de HEA. La disputo tial iĝis persona al mi, ĉar enas inter miaj taskoj ankaŭ la ĉi-specaj agadoj. Mi konscias ankaŭ pri tio, ke miajn taskojn mi plenumus tutenorde nur tiam, se mi estus priobservinta la intencojn de Géza Schuller. Tiukaze mi ne sukcesis, sed kialojn ja mi havas - mi estas tro juna movadano, kaj mi ankoraŭ ne konas la rolantojn movadajn integre. Mi scias ankaŭ tion, ke kvankam ja eblus esti ekspliko ĉi-frua, tamen ĝi ne senkulpigas min.

Kiam mi estos kontenta persone? Se ankaŭ sen mia persono funkcios bone la interna komunikada sistemo, se la decidoj de estraro eltenos ankaŭ la provojn de la e-movadaj graveculoj. Uzante modan esprimon: necesas krizadministrado...

* - Géza Sculler estis dissendinta opinion kondamnan pri la IRIS-festivalo en pli da retlisto, priskribante lian personan insultiĝon kadre de evento.

0 komentoj:

Redaktu je viaj necesoj kaj enmetu en vian retejon!

Sendu al mi/ni videan mesaĝon!

Kontaktu min!

Subjekto: *
Nomo: *
Retadreso: *
Teksto: *

* NecesaKrei vian letersendilon