Senfanfara inaŭguriĝo
Al mi eble de jaroj ne okazis, ke mi devis vivi preskaŭ semajnon sen interreto; nu, ĝuste ĉi-tian problemon(?) mi havis dum la IRIS-festivalo kaj Hungaria Esperanto-Kongreso en Zalaegerszeg. Tamen, troan plendon mi ja ne havas, ĉar enis sian avantaĝon ankaŭ senretiĝo: mi povis koncentri min pri miaj taskoj novaj kiel oficejestro de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), signifu ion ajn tiu ĉi funkcio...
Ho, nun mi ne priskribos miajn formalajn farenditaĵojn, des pli mi volas paroli pri miaj impresoj akiritaj dum interkonatiĝo kun la partoprenantoj pli-malpli konataj en hungara e-movado. Mi ne uzos nomojn, ĉar ili nun ne gravas.
Plej trankvileca estis, ke preskaŭ ĉiuj donas almenaŭ ŝancon pruvi mian taŭgecon, ŝancon al nova movadano, kiu aniĝis nur de unu monato; mi observis nenian antaŭjuĝon aŭ malicon, kvankam multaj avertis ankaŭ pri la malfacilaĵoj, kiujn mi devos solvi. Tro multajn konkretaĵojn mi ja ne ricevis, sed kiel mi elprenis, temas pri iaspeca senpoveco de movadanoj (ĉu movado?), havu ili funkciojn aŭ ne en HEA... Babilante kun ĉeestantoj elspuriĝis al mi frue, ke oni kiom diversajn celojn, intencojn kaj sintenojn havas rilate Esperanton aŭ siajn enmovadajn rolojn. Male estas ĉe la instruistoj kaj instruantoj de lingvo, kiuj ja pli klare konscias pri iliaj voloj, tial kompreneblas, ke kial estas (ŝajne la plej) sukcesa agadkampo de movado la lingvoinstruado. Kontentiga sperto estis aŭskulti lertajn geinstruistojn ankaŭ fakpretajn. Dankojn al ili pro tio!
Mi interparolis ankaŭ kun grandanimul(in)oj, tiuj movadanoj, sen kiuj oni ne povas eĉ tagon vivteni organizon havantan pli ol du anojn. Kvankam mi abomenas etikedadon, tamen mi ilin prinomus 'animaj anoj aŭ animuloj de movado', kies ĉeesto ja necesas, sed ilia agado ne ĉiam helpas komunan sukceson, ĉar ili ne estas tro kunagademaj. Tamen, ili estas la barikadbatalantoj ĉiam pretaj je lukto por siaj kredo kaj konvinko. Forpuŝi ilin signifus la mortiĝon de tiuj ideoj, kiuj ĝuste helpis la naskiĝon/estiĝon de ia ajn komunumo, formale organizo. Malpli animuloj, des pli sintrudemulojn signifas, kio ja rekte kondukas al maldemokrata organizo. Espereble neniu volas tian Asocion.
Kaj fine: jes, mi renkontis ankaŭ sintrudemulojn, kiuj agadas nur aŭ ĉefe por ilia profito. Samkiel animulojn, nek ilin oni devas forpuŝi tuj, sed kontroli ja jes!
Jen miaj personaj impresoj - eble iomete tipigecaj kaj etikedecaj - pri kelkaj an-tipoj renkontitaj en mia unua movada evento, kie mi partoprenis.



0 komentoj:
Post a Comment