Novaj eblecoj al lingvoinstruistoj
Ĉi tiun aplikaĵon mi instalis nur por pruvi novajn eblecojn al Esperanto-instruistoj priservi eblajn postulojn mondskalajn pri E-instruado. Por ekfunkciigi la aplikaĵon/telefonservon, la instruisto/servanto devas havi 'Skype Prime'- kaj 'PayPal'-konton. Al aĉetanto necesas aŭ 'Skype Pro'- aŭ simpla, sed monŝarĝita 'Skype'-konto.
Kvankam eblas telefoni al apuda Skype-servilo, mi funkciigas ĝin nur por prezenti tiun ĉi aplikaĵon. La simbola prezo estas 1 euro je 10 minut-daŭra parolado, dum kiu mi povas informi interesiĝantojn pri la aplikaĵo. Por rettelefoni vi devas havi tn. 'Skype pro'- aŭ monŝarĝitan 'Skype'-konton. Kompreneble, vi povas interesiĝi ankaŭ alimaniere. Se vi tamen telefonas por testi la aplikaĵon, la enspezo estos uzata je la subteno de Hungaria Esperanto-Asocio. | Perfektigu vian Esperanton!Parolu kun iu lingvoparolanto esperante. Call nowPrezo: nur 1 euro je 10 minutoj (testoperiodo). |



0 komentoj:
Post a Comment