Kontrabando per E-mesaĝoj
Mi priparolas nenian novaĵon kiam asertas, ke komuniki pri E-movado necesas profesiecon, samkiel klopodas ĉiu ajn civila organizaĵo en sia komunikado ekstera. Tiel diselektiĝas aŭ apartiĝas du ĉefkampoj inform-plusendaj: ena kaj ekstera. Oni devus neniam konfuzi ilin!
Mi konsentas kun la asertaĵoj aperitaj en la Libera Folio pri tiu ĉi temo en la artikolo Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn. Jes ja, antaŭ skribi iu ajn komunikaĵon, oni devas pripensi ĝian celon: kion ŝi/li volas atingi per ĝi? Antaŭ skribi io ajn, oni devas klarigi ke kiu estas la adresito kaj kiajn rilatojn ŝi/li povus havi kun Esperanto. Mi parolas pri riveli la sferon de interesiĝo de la adresito estu ŝi/li/ĝi persona (famulo) aŭ institucia (naclingva amasinformilo). Sen tia procedo la komunikanto havas ŝancon mistrafi la celon, estu ĝi kiel eble plej nobeleca.
Sen absorbiĝi ĉi tie per profesiaj fakesprimoj, movadanoj devas kompreni rilate siajn agadojn, ke talpismo malhelpas al komunikado pri Esperanto. Sufiĉas akcepti nur tiom, ke en ĉiutaga vivo kiajn informojn ni atendas de la organizoj/institucioj kiujn ni kontaktas: superfluaj inform(aĉ)oj ĉiam ĝenas nin; estu pli akurata - ni vortumas plej ofte...
La abundo pri informoj (ekzemple pri la ideo de Esperanto) signifas nur informbruon al adresito, kiun ni kontaktas nur tial, ĉar ŝi/li agadas en tiu ekstera (fak)kampo, kien ni volas kontrabandi niajn mesaĝojn. Ne forgesi, ofte pli utilas silente atendi demandon, ol abunde babiladi pri niaj respondoj, pri kiuj la adresito eĉ ne demandis aŭ pripensis.
Tiu ĉi estu iaspeca manifesto de la ekstera komunikado pri Esperanto... Komprenite, ĉu?



2 komentoj:
Estimata,
Saluton.
Placxas al mi via blogo kaj gxia enhavo. Mi petas vin bonvolu dauxrigi.
Mi ankaux estas jxunalisto kaj blogas en Esperanto pri politiko, kulturo kaj Esperanto movado.
Mi estas prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio.
Bonvolu viziti al mia blogo:www.razeno.blogspot.com
Razeno
Tre bona blogo!
Post a Comment