Esperanto similas al Linukso - ideologie ankaŭ!
Mi estis babilanta pri la Internacia Lingvo kun iu guruo pri informadiko, kiam li asertis - mi tuj komprenis kiel trafe - ke Esperanto similas al Linukso, kaj esperantistoj al linuksanoj. Lingvokampe Esperanto samas al Unikso sistemkampe (informadike). Sed momenton, la guruo vortigis ankaŭ tion, ke profesiuloj mallaŭte, sed preskaŭ ĉiuj uzas Linukson kontraŭ aŭ apud Mikrosofto, kiam ili 'vere' volas labori pri sistemevoluigo aŭ programado. Ŝajne ankaŭ mikrosoftanoj, fideluloj al Vindozo...
Kio rezultas el tio ĉi? Ke sufiĉas prizorge esplori la konflikton Mikrosoft-Linuksan, kaj ties evoluon apliki je lingvokampo, kie Esperanton kantraŭas ofte nacilingvaj fundamentistoj. Ĉu mia guruo mistrafis? Laŭ mi, tute ne!
Aktualigo:
Denizo priparolis en lia komento pri iu ege interesa artikolo, kies titolo estas Morti por kodoj. Indas kaj endas legi ĝin!
Aktualigo 1.:
Komentanto, nome Artur havas interesan starpunkton rilate la similecon/malsimilecon de Esperanto kaj Linukso. Mi ekprovis eltiri el li ne nur koment-nivelan opinion skriban. Espereble mi sukcesos, je nia ĝojo...
Aktualigo 2.:
Artur estis sendinta lian opinion pli klaran pri tiu ĉi temo, el kiu naskiĝis alia notico kun kelkaj demandoj novaj.



13 komentoj:
Cxu vi jam legis la artikolo Morti po kodoj?: http://www.monochrom.at/codetodiefor/
Amike
Denizo
Cxu vi jam legis la artikolon "Morti por kodoj"?: http://www.monochrom.at/codetodiefor/
Amike
Denizo
Interesa artikolo, dankon!
Jes, ekzistas similecoj rilate al la Fundamento de Zamenhofe, kiu estas tre simila al GPL-permesilo.
Sed tio ne rilatas al multaj aliaj aldonaj elementoj de lingvo kiel vortaroj.
Ofte esperantistoj agas tute kontraŭe al penso de Zamenhof.
Vortaroj estas publikigitaj kaj samtempe malpermesas ilian liberan uzadon (Mi pensas pri vi "La Vortaro" kaj vi "Komputeko").
Atentu! Senkosta ne signifas libera.
Esperantistoj estas en tiu punkto de permesiloj tre naivaj.
Movadanoj de libera programado estas pli konsciaj de aferoj de permesiloj (Copyright) kaj ĝia kerna graveco.
En mia opinio Esperanto estas kompare al libera programado nun sur la ŝtupo de 70-aj jaroj.
En nuna tempo (Esperanto 2.0) kutimaj vortaroj estas nur makulaturo, ĉar nuntempe ne nur homoj povas ilin legi.
Ili tute ne pritrakstas perkomputilan uzadon.
Ankaŭ la komuna evoluo de lingvo ne funkcias bone. Ĝi estas tute ĥaosa.
Oni tute ne povas tion kompari al komuna evoluo de kelkaj komputilaj lingvoj. Ĉe ĉi lasta eĉ ekzistas demokrataj elektoj.
Esperantistoj povus multe lerni de libara programado.
"anonymous",
viaj pripensoj rilate al la afero de la permesiloj estas interesa.
Tamen vi diras poste:
"Ankaŭ la komuna evoluo de lingvo ne funkcias bone. Ĝi estas tute ĥaosa.
Oni tute ne povas tion kompari al komuna evoluo de kelkaj komputilaj lingvoj. Ĉe ĉi lasta eĉ ekzistas demokrataj elektoj."
Kial vi taksas "ĥaosa" la evoluo de esperanto? Ĉu ĝi estas pli ĥaosa ol tiu de aliaj lingvoj?
Kion vi proponus?
Nuntempe evoluo de Esperanto estas la sama kiel de ĉiu natura lingvo (en tre frua ŝtupo).
En tiu kazo kial elekti Esperanton, kie estas ĝia aldona valoro?
Kial ne uzi ekzemple la anglan, por kiu oni trovas pli da rimedoj?
En mia opinio mankas por Esperanto multaj reguloj:
- interpunkcio
- skribado de nombroj 1.000,00 aŭ 1,000.00
- skribado de datoj 2007-07-17 aŭ 17/07/2007.
- mallongiĝoj
- vere liberaj vortaroj en komputila formato.
- formale difinita sintakso, kiu
estas aŭtomate testebla (komparu al loĵbano).
Por la lasta punkto nun la tempo estas tro malfrua sed aliaj punktoj estas ankoraŭ eblaj.
Pozitivaj evoluoj estas REVO (reta vortaro) kaj vikipedio.
Mankas sugestoj pri bona uzado de lingvo (aŭ ekzistas nur malmulte de ili, vidu sugestojn de akademio).
(Se la aliaj sugestoj ne ekzistas en la reto, ili ne ekzistas)
La sukceso de interreto kaj XML baziĝas sur klare difinitaj reguloj.
La organizo w3c, kiu prizorgas tiujn interretajn formatojn, publikigas ne nur priskribon de XML sed
ankaŭ programaron por testi la korektecon.
En nuna tempo ĉiu granda nacia lingvo estas pli regulita ol Esperanto.
Tio ne signifas, ke ĉiu devus uzi tiun regulitan Esperanton. Sed nun eĉ, se mi volus uzi
regulitan Esperanton, mi tion ne povus, ĉar ĝi ne ekzistas.
Verŝajne tio estas la rezulto de malmatura statuso de Esperantologio.
Mi okupas de multaj jaroj pri linukso sed nur kelkaj pri Esperanto.
Kaj mi devas konstati, ke Esperanto uzas kaj laboras laŭ tre maljunaj skemoj kompare al linukso.
Tio estas pli longa temo, kiu ne havas spacon en mallonga komento.
Artur
Kara Artur,
mi tre ĝojas al vi kaj al viaj komentoj. Tamen, bv. subiĝi almaneŭ unu esprimnivelon, ĉar mi - ja problemo estas kun mi, mi scias - ne tute povas ekkompreni viajn asertaĵojn. Ne forgesi, mi estas nur ĵurnalisto, do nek komputisto, nek lingvisto.
Nur du ekzemploj:
1.) La sukceso de interreto kaj XML baziĝas sur klare difinitaj reguloj - vi skribas. Sed kion signifas laŭ vi "sukceso" kaj "klare difinita regulo"? Rilate interreton kaj kompare kun lingvoj, eble Esperanto...
2.) En nuna tempo ĉiu granda nacia lingvo estas pli regulita ol Esperanto - vi asertas. Sed kion signifas "pli regulita" laŭ vi?
Mi petus nur tiom de vi, bonvolu vortuni vian kritikon riate la similecon/malsimilecon de Linukso kaj Esperanto ne forgesante pri la sekva argumentada maniero: aserto/hipotezo -> ekspliko/pruvado -> konkludo.
Mi nek momenton volas vin humiligi, nek similan mi intencis. Mi nur atendus de vi pli klaran kaj kompreneblan starpunkton, kompreneblan ankaŭ en mia nivelo - vi ja scias, kiaj supraĵecaj estas ĵurnalistoj :-)...
Ankaŭ tial, ĉar - kun via konsento - mi publikigus vian skribaĵon kaj en mia blog kaj en la venonta numero de Hungaria inFormilo.
Kaj mi dankos vin minimume per botelo de virtuala biero :-)...
Bedaŭrinde mi estas nur informatikisto kaj ne ĵurnalisto kaj mi ne scipovas klare vortumi laŭ maniero
aserto/hipotezo -> ekspliko/pruvado -> konkludo ;-).
Komparo de "Linukso" (aŭ Libera Programado) kaj "Esperanto" estus temo por longa disertacio.
Mi ankaŭ ne havas pretan kaj fiksan opinion. Tie mi povas doni nur kelkajn ideojn por stimuli la cerbon. Kiu emas legi longajn tekstojn en blogoj ;-)
La evoluo de lingvo estas precipe la alia temo. Por mi tamen interese estas kompari tiun evoluon al evoluo de programaj lingvoj kaj formatoj kaj precipe kun organizado de tiu evoluo. Ekzemple la programa lingvo TCL havas specialan TIP-sistemon (Tcl improvement proposal), kiu organizas tiun evoluon (http://www.tcl.tk/cgi-bin/tct/tip/).
Tcl Core Team http://www.tcl.tk/community/coreteam/ havas similecon al Akademio de Esperanto.
"Libera programado" povus esti modela por Esperantistoj, ĉar fakte ĝi sukcesis.
Tre multaj homoj konas kaj uzas Firefox, OpenOffice kaj Linukson. Kiom da homoj uzas Esperanton? (Do libera programado estas sukcesa).
Sen centra organizado, sen grandega mono ekestis kompleksa programaro, kiu estas utila por tuta socio. (Socia aspekto de libera programdo, rolo en komunikado kaj scio)
Ĉefan rolon havas por tiu evoluo interreto.
Do oni observu la uzadon de interreto de "libera progamado" kaj ĝian organizadon.
Por mi Esperanto povus esti simila ilo de tiu evoluo kiel programaj lingvoj kaj XML.
Do Esperanto estas nur elemento de komunikado. Tio estas mia propra teknika vidpunkto.
Homoj uzos Esperanton ĉar ĝi estas utila, same kiel utila estas "Firefox" aŭ "OpenOffice".
Mi pensas, ke ankaŭ en Esperantujo interreto havas ĉiam pli grandan rolon.
Temas pri projektoj kiel: lernu.net, REVO, Klaku.net.
En tiu mondo permesiloj je vortaroj havas grandan rolon.
Mi komparas tie permesilon de vortaroj al permesiloj de fonta kodo (do programoj en legebla formo).
La kondiĉo de sukceso de libera programado estas la libera permesilo GPL (GNU Public Licence).
La demando estas ĉu esperanto nur uzu la interreton aŭ esti parto de interreto, ilo de interreto.
Vi demandis pri reguligo de lingvo. Tio estas kroma temo.
Germanoj skribas datojn, kiel "01.01.2001", kaj nur tiu formato estas korekta.
Por germana kaj pola lingvoj ekzistas reguloj, kie oni devas meti komon. Do
antaŭ "daß" kaj "że" (esperante "ke") oni devas skribi komon, alikaze la frazo ne estas korekta. Por esperanto tiuj reguloj ne ekzistas. Rezulte de tio, ĉiu skribas kiel si volas.
Esperanto estas ĉefe skriba lingvo, sed multaj skribaj reguloj por esperanto ne ekzistas.
Tio estas malavantaĝo, ĉar tio kondukas al malreguleco kaj malfacileco de lingvo.
Tiuj reguloj estas eĉ pli gravaj, ĉar multaj lernas esperanton aŭtodidakte.
Tio estas mia kritikpunkto al Esperanto kiel teknika homo, kiu volas uzi Esperanton teknike.
Do mi esperas, ke mi instigos kelkajn esperantistojn, ke ili pri detale rigardos la mondon de "libera programado".
Artur
Mi ĉiam ĝojegas, kiam renkontas intelektulojn (ne forgesi, ne ĉiu scienculo estas ankaŭ inteligenta aŭ saĝulo!). Sed ja vi tia estas, kara Artur, dankegojn!
Mi komprenas la situacion malsama: Esperanto similas al Windows, esperantistoj al Windows-uzantoj. Linux similas al Ido, Occidental, Novial, kaj Interlingua. Linux-uzantoj al iliaj adeptoj.
Linux-uzantoj emas taksi troe teknologion kaj utilecon malgrava. Do, grimacantaj teknikistoj interesiĝis en Lunux kun malfacila teknologio. Ne-esperantaj adeptoj ankaŭ same, ili daŭras kalumnii Esperanton dum 120 jaroj, malgraŭ ili estas tro malmultaj.
Aliflanke, Esperanto kaj Windows estas facile uzebla. Esperanto kaj Windows ambaŭ ne estas ludiloj por lingvisto kaj teknikisto. Oni plejparta uzos Esperanton kaj Windows-on ankaŭ de nun.
Dankon!
Shinopy, vi ja pravas nur parte, ĉar oni (esperantistoj) pledas plej ofte pri la logikeco, pri la senescepteca gramatiko de Esperanto. La celo mem estas la logikeco (ne la utileco nura!), tial similas IL pli al libera programado, ol iu sistemo ene de komputilsistemoj. Se la celo estus la nura uzebleco, trudos sin ankaux la demandoj: kia uzebleco, je kies vidpunkto ktp.? Al programistoj la uzebleco signifas Linukson...
Kara H. C. Shinopy
Ĉu ekzistas esperantigita Windows?
Ĉu ekzistas esperantigita MS Office, MS Word?
En Ms Word esperanto eĉ ne ekzistas kiel elektebla lingvo (kvankam oni povas
elekti zulu, inuktitut kaj juddish)
Sed ekzistas ja esperantigita Linukso kaj esperantigita OpenOffice.
Kompreneble ne ekzistas profesia verbado por linukso, do kutime homoj ne scias multe pri ĝi, sed ĉiu specialisto pri komputiloj scias, ke ĝi estas pli bona sistemo.
Do la simpligo estu:
Windows = anlga lingvo kiel internacia lingvo
Linukso = Esperanto
En nuna tempo linukso estas unu paŝo antaŭe kompare al Esperanto.
Linukso estas akceptita de specialistoj, vaste uzata (la granda parto de retaj serviloj uzas Linukson) kaj komerce subtenata. Do neniu plu dubas pri seriozeco de linukso. Microsoft lastatempe negocis kun linuksaj firmaoj (ekzemple Novell) pri kunlaborado. Antaŭ 10 jaroj Microsoft vidis Linukson (kaj Liberan Progamadon) nur kiel malserioza ŝatokupo. Mi ne scias, ĉu Esperanto povus atingi la saman sukceson kiel Linukso.
Pro mi ne temas nur pri facila uzebleco. Temas pri libereco en komunikado kaj libereco de informado kaj scio.
Tio enhavas ne nur komputilaj programoj, sed informoj (vikipedio), scio pri prilaboro (algoritmoj), komunikaj iloj (komunikaj formatoj kaj lingvoj naturaj kaj perkomputilaj).
Artur
Mi delonge pensas ke: Esperanto estas "libera softvaro" de la lingvoj de la mondo kaj linukso estas la "libera lingvo" de la softvaroj.
Mi feliche uzas ambauh tutlibere!
Unu estas tekna afero (linukso),ech tiu, kiu ne konas ghin interesas. Tio estas neceseco.
Alia estas intelekta afero(lingvo). Pro tio, kiu bone konas ghin kaj de ghi sentas neceson, tiu ekuzas ghin. Tio estas selektopovon!
Tiuj estas la similecon kaj malsimilecon de linukso kaj esperanto!
Post a Comment