Aldonoj al la Esperanto-Linukso komparado
Mi sukcese eltiris interesan opinion el iu informadikisto rilate la problemojn en la similigo de Internacia Lingvo kaj libera programado. La demando estas ĉu esperanto nur uzu la interreton aŭ esti parto de interreto, ilo de interreto - li skribis. Jen demando respondenda...
Opinio de Arturo:
Komparo de "Linukso" (aŭ Libera Programado) kaj "Esperanto" estus temo por longa disertacio. Mi ankaŭ ne havas pretan kaj fiksan opinion. Tie mi povas doni nur kelkajn ideojn por stimuli la cerbon. Kiu emas legi longajn tekstojn en blogoj ;-)...
La evoluo de lingvo estas precipe la alia temo. Por mi tamen interese estas kompari tiun evoluon al evoluo de programaj lingvoj kaj formatoj kaj precipe kun organizado de tiu evoluo. Ekzemple la programa lingvo TCL havas specialan TIP-sistemon (Tcl improvement proposal), kiu organizas tiun evoluon (http://www.tcl.tk/cgi-bin/tct/tip/). Tcl Core Team http://www.tcl.tk/community/coreteam/ havas similecon al Akademio de Esperanto.
"Libera programado" povus esti modela por Esperantistoj, ĉar fakte ĝi sukcesis.
Tre multaj homoj konas kaj uzas Firefox, OpenOffice kaj Linukson. Kiom da homoj uzas Esperanton? (Do libera programado estas sukcesa).
Sen centra organizado, sen grandega mono ekestis kompleksa programaro, kiu estas utila por tuta socio. (Socia aspekto de libera programdo, rolo en komunikado kaj scio.) Ĉefan rolon havas por tiu evoluo interreto. Do oni observu la uzadon de interreto de "libera progamado" kaj ĝian organizadon.
Por mi Esperanto povus esti simila ilo de tiu evoluo kiel programaj lingvoj kaj XML.
Do Esperanto estas nur elemento de komunikado. Tio estas mia propra teknika vidpunkto. Homoj uzos Esperanton ĉar ĝi estas utila, same kiel utila estas "Firefox" aŭ "OpenOffice". Mi pensas, ke ankaŭ en Esperantujo interreto havas ĉiam pli grandan rolon. Temas pri projektoj kiel: lernu.net, REVO, Klaku.net. En tiu mondo permesiloj je vortaroj havas grandan rolon.
Mi komparas tie permesilon de vortaroj al permesiloj de fonta kodo (do programoj en legebla formo). La kondiĉo de sukceso de libera programado estas la libera permesilo GPL (GNU Public Licence). La demando estas ĉu esperanto nur uzu la interreton aŭ esti parto de interreto, ilo de interreto.
Vi demandis pri reguligo de lingvo. Tio estas kroma temo. Germanoj skribas datojn, kiel "01.01.2001", kaj nur tiu formato estas korekta. Por germana kaj pola lingvoj ekzistas reguloj, kie oni devas meti komon. Do antaŭ "daß" kaj "że" (esperante "ke") oni devas skribi komon, alikaze la frazo ne estas korekta. Por esperanto tiuj reguloj ne ekzistas. Rezulte de tio, ĉiu skribas kiel si volas.
Esperanto estas ĉefe skriba lingvo, sed multaj skribaj reguloj por esperanto ne ekzistas. Tio estas malavantaĝo, ĉar tio kondukas al malreguleco kaj malfacileco de lingvo. Tiuj reguloj estas eĉ pli gravaj, ĉar multaj lernas esperanton aŭtodidakte. Tio estas mia kritikpunkto al Esperanto kiel teknika homo, kiu volas uzi Esperanton teknike.
Do mi esperas, ke mi instigos kelkajn esperantistojn, ke ili pri detale rigardos la mondon de "libera programado".(fino)
Nu, jen kelkaj demandoj interesaj. Al mi unuavice altrudiĝas la demando: ĉu vivantan lingvon oni povas tute kongrue konstrui (aŭ ĉu ĝi povus memkonstruiĝi) simile al programlingvoj? Se jes, tio signifas ke homoj funkcias (komunikas inter si) kiel (informadikaj) sistemoj. Ĉu ne estas nura revo tiu ĉi kongrueco? Homo ja ne estas maŝinsistemo - ankoraŭ...
Alia demando, pli konkreta: ĉu la nereguleco de dato-skribo vere signifas malregulecon sen kiu funkcias malorde la komunikado homa? Ĉu tio ne signifas plie, ke la neceso kreas solvon je tiu ĉi problemo? Samkiel en programado, kie oni rezolvas/elimanas eraron/misfunkciadon multmaniere kaj travivas la plej taŭga?



1 komentoj:
Mi ankau pensas ke esparanto estas kiel linukso. Malmulte personoj usas linukso kaj esperanto. Esperanto devas esti pli granda cxar linukso estas nur per komputilo ne por alia ajxo de la vido.
Post a Comment