Nova vojo ĉe Blogger ne plu fresiĝos
|

Nu, jen projekto de iu tn. eksterulo (tamen lingvoparolanto), kiu ĝuste nun – julio 2007 – aliĝas al E-movado hungara. La blogo mem priskribos la vojon de miaj provoj uzi miajn ĵurnalistajn spertojn speciale por Esperanto kaj en Esperanto. Kial ESPERANTO 2.0? Ĉar precipe mi agados helpe de tn. 'TTT 2.0', ĉefe en organizado de reta komunumo de la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA). Ĉu sukcese? Ĉu malsukcese? Tion vi trovos ĉi tie!
Se vi havas ian ajn programon, tuj sciigu min por publikigi ĝin en nia KALENDARO.
|
Publikigita de
ladislao
je
15:06
0
komentoj
|
Publikigita de
ladislao
je
12:51
0
komentoj
|
Publikigita de
ladislao
je
09:49
0
komentoj
|
Publikigita de
ladislao
je
09:42
0
komentoj
Kvankam mi ne estas dependanta de opinioj apogantaj aŭ kontraŭaj, tamen, se oni iamaniere havas laboron, kiu koncernas komunumon (mi nun nomu tiel ankaŭ du personojn, se ilian movadan partoprenon kaj kontentecon povus influi miaj decidoj!), kelkfoje indas paroli laŭte pri la vojo, kiun oni elektas por solvi problemojn dum siaj agadoj.
Ĵurnalisme mi estus pli ĝusta, se mi ne ĝenerealigus, sed nun mi estas simpla memdemandanto. Punkto.
Kial (mem)demandadi tiom? Tio estas mia karakterizo personeca, foje utila, alifoje ne. La utilecon de aferoj mi konsideras iomete alimaniere-nekutime: tien-reen promenante antaŭ spegulo kaj enrigardante (preterlasinte la aspekton, ja mi ne estas iu Swarczenegger, he-he), gravas ke ĝi restu senrompa. Se tiel okazas, mia agado estis-restis utila sendepende de tio, ke finance-materie kion rezultigis (al mi!) mia decido. Sed kiel agi, se mia decido koncernas ankaŭ aliajn? Jen la unua demando...
Kiajn kaj kiom kompromisojn alporti, se - kiel en la kazo de hungaria e-movado - ekzistas almenaŭ du, bone distingeblaj grupoj kontraŭstaraj? Por respondi la antaŭan demandon, devas respondi alian: kiel ekscii, ke mi enas en la ĝusta flanko? Jen ebla respondo: se ĝi (mia organizo) ne difinas sin kontraŭ la alia - ni pereterlasu nun la surpaperajn statutojn. Sed kiel konsciiĝi pri tio? Se la agado kaj komunikado ne kritikas abunde, superflue la alian grupon kaj ĝian agadon. Ĉar nia aktiveco estos neniel pli sukcesa nur pro la kritikemo kaj atakoj.
Sed kion fari, sa la aliaj [el la kontraŭstaranta grupo] daŭre atakas, kritikas vin kaj vian agadon? Ĉu lasi senresponde, sen reagoj malgraŭ tio, se atakoj preterlasas eĉ minimuman faktecon? Se vi reagas, via agado ĉu iĝos pli bona, sukcesa aŭ rezulthava? Se vi sammaniere batalas(?), ĉu vi ne estas simila al tiuj, kiuj frapas sub la zono? Se vi kontraŭatakas, ĉu vi daŭre rajtas aserti pri vi mem, ke vi staras en la ĝusta flanko?
Se vi ne reagas, ne respondas je atakoj kaj senbazaj kritikaĉoj, ĉu vi faris ĉion fareblan por defendi vian agadon? Ĉu kredi en tiu idealo, ke la boneco kaj ĝusteco ĉiam evidentiĝas ankaŭ sen defendo? Eĉ, ĉu vi havas rajton je digneco, ĉu ene de e-movado (e-komunumoj) ekzistas tiuj instancoj, kiuj klopodas defendi vin? Ĉu havas rolon kontrolan la publiko esperanta? En kiu kanalo, en kia medio diskuti/disputi? Ĉu akcepti la neŝanĝeblajn paralelajn kanalojn (ekzemple retlistojn)? Ĉu e-komunumoj ankoraŭ vivas siajn feŭdalajn periodojn, sen vera defendebleco kontraŭ potenciuloj/bienuloj, kiuj gardas siajn privilegiojn ĉiumaniere?
En kio malsimilas e-komunumoj de aliaj komunumoj? Ĉu indas, eĉ, endas demandi tiujn ĉi? Se la supraj demandoj karakterizas ĉiujn komunumojn, ĉu akcepti ilin kiel normalan situacion? Ĉio dependas nur de la personeco de partoprenantoj, de individuoj, de ilia sangvineco? Ĉu paco ĉiupreze kaj ĉiumaniere? Ĉu la ĝusta vojo estas la senproblema, senkoflikta agado? Ĉu pli utilas al movado resti legomo?
Ĉu vi havas respondojn?
Publikigita de
ladislao
je
17:25
0
komentoj
Etikedoj: persona
De kiam mi estas patro kaj miaj gefiloj kreskas, mi pli kaj pli ofte pripensas, ke eble mi devus ilin instrui ankaŭ pri esperanto, sed sen la apogo de mia edzino tio maleblas, ĉar se ni ne estus parolantaj esperante en ĉiutagaj cirkonstancoj, al geknaboj ŝajnus tro strangaj tiuj ĉi fremdaj vortoj. Sed hieraŭ okazis io eksterordinara: mia edzino decidis lerni esperanton. Grava decido, ĉar ĝis nun ŝi ne estis tro apogema, pli precize ŝi rilatis internacian lingvon nur kiel ia hobio mia ne tro ŝatinda, ĉar ŝi pensis pri mia e-agado kiel temporabo de nia familio. Hm...
Ŝia sinteno ŝanĝiĝis iomete post kiam mi iĝis deĵoranto ĉe Hungara Esperanto-Asocio, de kie mi ricevas ankaŭ iom da salajro. Sed trarompo okazis, kiam mi decidis partopreni Universalan Kongreson en Roterdamo kune kun ŝi, kaj post kiam ŝi aŭdis min voĉparoli plurfoje esperante tra Skajpo - lastfoje (hieraŭ) kun Gabriel Corsetti, kiu parolas ege flue.
Do, ŝajne ni iĝos familio esperantista; mia kvinjara filino estis elparolinta siajn unuajn e-vortojn same hieraŭ, kiam dum matenmanĝo mi parolis al ŝi kelkajn vortojn esperante. Ŝia prononco estas bona, kio pruvas, ke oni estas pli akceptemaj infanaĝe je lingvolernado, ol la plenkreskuloj.
Vi povas aŭskulti mian intervjuon kun iu esperantisto-denaskulo kaj povas legi pli pri tiu ĉi temo ĉe ESENCOJ.
Publikigita de
ladislao
je
09:03
0
komentoj
Etikedoj: persona
En Hungario ĉ. milo da esperantistoj uzas ankaŭ interreton sed plejparte nur por korespondadi retpoŝte, kaj eble nur kelkdekoj uzas iun mesaĝilon (Skajpo ktp.). Eĉ, la plej uzataj komunikiloj ankoraŭ estas la retlistoj, kaj multoj havas iaspecan kontraŭsenton al la novaj teknologioj. Mi ne ŝatas, tamen fakto restas, ke oni havas nur vagajn ideojn pri la esenco de interreto. Mi ne volas simpligi la aferon, tamen, ŝajne temas ankaŭ pri generacia malkapableco.
La plej agemaj esperantistoj agadas ekster interreto, ankaŭ la ege valoraj ne povas preterlasi la simplajn kodadajn problemojn (UTF-8). Mi preskaŭ fiaskis kun la projekto Esperanto 2.0 (http://esperanto2.info), ĉar mi devis kompreni, ke maleblas eduki pri interreto nur helpe de interreto mem: necesas klasikaj edukmetodoj por instrui la bazajn konojn - almenaŭ, ĉar ĝuste al tiuj mi ne povis transdoni diversnivelajn konojn, kiuj pleje necesus ilin...
Ege valoraj fakuloj, movadanoj restas solaj kun siaj fakaj konoj, ĉar pli kaj pli da mono necesus por diskonigi iliajn opiniojn, pensojn en paperformaj presaĵoj. Ĝuste ili estas tiuj, kiuj sentas sin mem preterlasitaj, nekomprenitaj de la uzantoj de "novaj teknologioj", de la pli junaj esperantistoj, kiuj jam uzas pli nature interreton.
Problemojn ja ni havas, necesus projektoj instrui baznivele pri interreto, aŭ ni (novuloj) devos preterlasi la ĝis nunajn komunajn konojn (se ili ekzistas!) pri Esperanto. Tro granda estas la abismo, mankas la ponto inter ni. Sen pontoj ni devos konstrui novan E-movadon, sed bedaŭrinde sen niaj pli oldaj saĝuloj. Ĉu ni havas sufiĉan energion kaj toleremon por plenumi tiun taskon? Ĉu estas nur poetika demando ĉi-lasta?
Publikigita de
ladislao
je
09:23
0
komentoj
Etikedoj: laborsfero